Al ĉiuj!!!!

> la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, ke gxi ne restu 
> "morta litero" (plia franca frandajxo por vi). Cxu hazarde Antonio Codazzi 
> sekvas la diskuton?

Mi havis kaj havas ankoraŭ gripon kaj febron!!!!

Pri kartunkino:
Mi sendis ankaŭ la kapvorton "kartuno", sed la dosiero enhavas erarojn kaj do 
la dosiero estis rifuzita. Mi korektos kaj ree sendos ĝin.

La vorto "kartunkino" estas uzata... kaj mi ne scias ke la ReVo estas "simpla 
reta paŭsado de PIV".

Polukso:
Mi trovis ĉe multaj aŭtoroj la vorton "Polukso"... kaj do mi ne komprenas la 
rimarkon. Ĉu vi havas sugestoj pri tio?

Kvaredro:
Kvaredro/tetraedro.
Mi aldonis ankaŭ la vorton "kvaredro" al kapvort-dosiero "edro". Ĉu ĝi 
forestas?

Argonaŭto:
Gramatikaj eraroj estas korekteblaj fare de iu ajn. Bonvolu fari. :)

-> Pri heroo: "Nepre mankas la informo, ke temas pri herooj de la antikva 
greka *mitologio*" -- ĉiu Argonaŭto ne estas kvazaŭ-dio... nur kelkaj. Do mi 
uzis kaj la vorton "heroo" kaj la vorton "persono" (kiu povas esti ankaŭ 
fantazia).  :)

Delirante (pro gripo) via...

Antonio Codazzi.

Rispondere a