senviva litero (Z)

Teksta preskribo aux regulo, kiu ne havas efikon en la realo: la legxo 
restis senviva litero.

(de) lettre morte bleiben
(en) stay lettre morte
(es) ... letra muerta
(fr) rester lettre morte
(it)  restare [ankaux rimanere] lettera morta
(pt) ... letra morta


Minnaja:

3. s.f. (fig.)

litero

rispettare la lettera e non lo spirito

respekti la literon kaj ne la spiriton

cio' resta lettera morta

tio restas malviva litero

attenersi alla lettera di un ordine

sin teni je la litero de ordono

tradurre alla lettera

laŭvorte [laŭlitere] traduki


Biblia Vortaro, Romo 1984, 597:

Litero - La Apostolo Pauxlo montras grandan kolizion inter litero kaj
spirito (Rom 2:29, 7:6; 2 Kor 3:6 ss). La litero estas tie identa kun la
mosea legxo. Nur la Spirito faras homon libera ( 2 Kor 3:17).

En la nova Vulgato

"6 qui et idoneos nos fecit ministros Novi Testamenti, non litterae sed
Spiritus: **littera enim occidit, Spiritus autem vivificat.**"
//
http://www.vatican.va/archive/bible/nova_vulgata/documents/nova-vulgata_nt_epist-ii-corinthios_lt.html


Nu, Marc, eble origine estis (mis-) traduko al la itala aux hispana, el kiuj 
gxi
migris al la franca kaj de tie pluen al la germana kaj angla ktp. Sergio ja
evidente ne konas la precizan etimologion, sed nur supozas.

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Dienstag, 2. September 2008 09:00
Betreff: Re: [revuloj] resti "morta litero"


> Je 9/2/08, Marc:
>
>> Mi konscias, ke la francoj kulpas pri cxio malgxusta,
>
> Ne ĉio, ne troigu :)
> Mi menciis francojn, ĉar onidire en la germana oni citas tion
> franclingve.
>
>> sed cxu vi bonvolus elvolvi, kial ili laux vi miscitis la Biblion.
>
> Eble ĉar en la rusa lingvo la kontrastigo inter "la (malviva) litero"
> kaj "la spirito" estas aŭtomata.  Ĝi evidente devenas el Biblio
> (kvankam ne tute precize).
>
> Mi supozas ke en la franca la kontrastigo "litero/spirito" iompostiom
> evoluis en la kontrastigon "formala/reala" (t.e. "realo" anstataŭis
> "spirito"n).  Ekz-e
>
>> (1) La franca traduko de tiu verso same tekstas "mortigas", kiel
>> cxiuj aliaj versioj.
>
> Nu, la franca Biblio supozeble estas afero relative nova (almenaŭ
> inter la katolikoj, kiuj preferis uzi Vulgaton).  Kaj eĉ kiam ĝi
> aperis, oni ne ofte ĝin legis.
>
>> (2) Kiu estas la rilato inter tiu verso kaj la esprimo "malviva
>> litero" (= neaplikita teksto/legxo, neenpraktikigita decido,
>> senefika skriba postulo k.s.)?
>
> Mi supozas, ke ne bone sciante la fonton, oni reinterpretis la rilaton
> inter "qui tue" => "mortelle" => "morte"; kaj "spirito" kiu vivigas
> agas simile al animo, kiu donas la vivon; do
> ,----
> | Tant qu'on n'a pas essayé d'une constitution par la pratique, les
> | formes sont une lettre morte : la pratique seule en démontre l'effet
> | et en détermine le sens (CONSTANT, Princip. pol., 1815)
> `----
>
> Tia estas mia konjekto.  Ĉar per si mem "senviva litero" ne estas
> evidenta metaforo.
>
> --
> Sergio
>

Rispondere a