2008/9/6 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
>  "Sxtato de Usono, situanta cxe la Pacifika marbordo de Nordameriko.
> Cxefurbo estas Los Angeles."
>
> "cxefurbo" en ReVo kaj PIV kutime estas la urbo, kie estas la sidejo de la
> registaro (pli preciza, sed malpli uzata vorto estas "reg-urbo"). Sidejo de
> parlamento kaj registaro de Kalifornio estas la urbo Sakramento.

Tutprave (kaj vi kaptis eraron kiun faras ecx iuj usonanoj :)

> "Cxefa" (plej granda, ekonomie plej grava) urbo de Kalifornio estas
> "Los-Angxeleso" (tiel PIV2002, Vikipedio ktp.).

Tio levas la demandon kial la ReVo-difino de "cxefurbo" estas la ne
tre utila kaj versxajne tro gxenerala:
"Cxefa urbo de provinco aux regno"

Laux PIV2002, "cxefurbo" estas:
"Tiu urbo, en kiu sidas la regantaj instancoj de departemento,
provinco aux sxtato"
Ironie estas utila instrua ekzemplo:
"la Usonaj cxefurboj ordinare ne estas la plej gravaj urboj en sia sxtato"
:)

Cxu la difino en ReVu sxangxigxu al tio de PIV2002?

Mi havas la impreson ke historie oni ekuzis "cxefurbon" sen konstato
ke la "cxefurbo" ekonomie aux grandece ne nepre egalas al la
"cxefurbo" registare, cxar en la plejmulto de euxropaj landoj la sama
urbo cxefas ekonomie, grandece, kaj registare do oni ecx ne imagis
alian situacion.

amike
russ

Rispondere a