Cxu ne eblus konservi gxeneralan signifon al "cxefurbo" (urbo ial pli 
grava, ol cxiuj aliaj), kaj precizigi lauxnecese "ekonomia cxefurbo" aux 
"politika/administra cxefurbo"? Sxajnas, ke tiaj esprimoj, kaj similaj kiel 
"arta cxefurbo", estas kompreneblaj internacie.

Similan rezulton eblas atingi ankaux per alia vojo, nome difinante 
"cxefurbo" kun du signifoj:

(1) Sidejo de la landa regopovo
(2) (Fig) Urbo ial pli grava

kaj tiam "administra cxefurbo" estus simpla sinonimo de "cxefurbo 1".

Kore,

Marc

At 06/09/2008 15:31, you wrote:
>Saluton, karaj!
>
> >>>>>>>>>>>>>>>>>>>
>Rim: En multaj sxtatoj, provincoj, departementoj, distriktoj, kantonoj ktp.
>la sidejo de la registraro ne trovigxas en la "cxefa", t.e. plej granda aux
>grava urbo. Pro tio povas esti pli klara uzi "reg-urbo" por la sidejo de la
>registaro: La cxefa urbo de Kalifornio estas Los-Angxeleso, gxia regurbo
>Sakramento.
> >>>>>>>>>>>>>>>>>>>
>
>Verdire tiu relativa graveco estus diskutebla. Kio estas pli grava por 
>teritorio? Cxu la urbo (kvankam malgranda) administranta gxin kaj tenanta 
>gxian tutan politikan ordon (cxefurbo, laux PIV) aux la urbo donanta al 
>gxi pli da mono aux kun pli da homoj (pli grava urbo, laux la sama)?
>
>Ni ne bezonas reinventi la radon. :-) Tamen, ja, la difino en ReVo povas 
>plibonigxi.
>
>Bonintence,
>
>Fernando



Rispondere a