Saluton, Bernhard! Kara, mi evitas proponi difinojn cxi tie, cxar mi ne estas fakta kontribuanto de ReVo. Mi cxi tie pli lernas ol kontribuas. Mi sentas, ke povas gxeni la auxtorojn nur proponi difinojn, sen efike enirigi gxin. Do mi komentas nur kiam mi pensas, ke mi iel kontribuos al la diskuto, dum mi atendas la oportunon vere lerni pri la ReVo-kodaro.
Tamen, demandita de vi, mi respondos pri tiu difino. Mi hontas tamen pro tio, ke mi ne povas nuntempe mi mem enirigi gxin. Tiu tempo alvenos! :-) Fakte, post la lasta mesagxo de Marc, mi pensas, ke ne necesos plu proponi malsamajn difinojn. cxefurbo 1. urbo en kiu trovigxas la registara sidejo de lando, sxtato, provinco aux similtipaj teritorioj: *li forlasis la malliberejon en la provinca cxefurbo*(1); *Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, cxefurbo de Borlando *(2). 2. (figure) urbo pli grava ol aliaj pro iu elstariga trajto: *ekonomia, arta, kultura cxefurbo*. (1) Infanoj en Torento (2) Kruko kaj Baniko el Bervalo Kion vi opinias? Cxiamamike, Fernando
