Saluton, karaj! >>>>>>>>>>>>>>>>>>> Rim: En multaj sxtatoj, provincoj, departementoj, distriktoj, kantonoj ktp. la sidejo de la registraro ne trovigxas en la "cxefa", t.e. plej granda aux grava urbo. Pro tio povas esti pli klara uzi "reg-urbo" por la sidejo de la registaro: La cxefa urbo de Kalifornio estas Los-Angxeleso, gxia regurbo Sakramento. >>>>>>>>>>>>>>>>>>>
Verdire tiu relativa graveco estus diskutebla. Kio estas pli grava por teritorio? Cxu la urbo (kvankam malgranda) administranta gxin kaj tenanta gxian tutan politikan ordon (cxefurbo, laux PIV) aux la urbo donanta al gxi pli da mono aux kun pli da homoj (pli grava urbo, laux la sama)? Ni ne bezonas reinventi la radon. :-) Tamen, ja, la difino en ReVo povas plibonigxi. Bonintence, Fernando
