Fernando > cxefurbo > 1. urbo en kiu trovigxas la registara sidejo de lando, sxtato, provinco > aux > similtipaj teritorioj: *li forlasis la malliberejon en la provinca > cxefurbo*(1); > *Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso, > cxefurbo de Borlando *(2). > 2. (figure) urbo pli grava ol aliaj pro iu elstariga trajto: *ekonomia, > arta, kultura cxefurbo*. > > (1) Infanoj en Torento > (2) Kruko kaj Baniko el Bervalo > > Kion vi opinias?
Laux mi tute tauxga difino, Fernando. Vi ecx aldonis ekzemplojn el la literaturo laux la reguloj de ReVo, do verkis tute konforme al la - bedauxrinde tiupunkte tamen misa - ReVo-regularo. Mi jam plurfoje atentigis, ke la ekzemplo-frazoj miaopinie estas la plej malbona parto en ReVo. La emo cxerpi gxin el iu literatura kunteksto tre ofte faras ilin maltrafaj kaj neklaraj. Miaopinie ankaux tie cxi: Simpla frazo de la tipo "Moskvo estas la cxefurbo de Rusujo / Rusio" multe pli klare montras tipan uzon de cxefurbo (1) ol la frazo el la "Infanoj", kiu ecx estas konfuziga. En la dif. "registara", en la ekz. "malliberejo". Cxu do estas tipa de provinca cxefurbo, ke tie ekzistas malliberejo? Eble jes, eble ne. Sed estas tipa de administra cxefurbo, ke tie ekzistas parlamento, ministrejoj, eble regxa kastelo, eble prezidenta palaco ktp. Ankaux la nuna ekzemplo-frazo el la Revizoro neniel pliklarigas la tipan situacion, en kiu oni uzas "cxefurbo": "en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la cxefurbo". Oni simple ne lernas aldonan tipan econ de cxefurbo, kiu distingas gxin de aliaj urboj. Kp. - en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la cefurbo por ke li vidu la imponan parlamentejon kaj la novan imperiestran palacon - en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la havenurbo por ke li vidu la velsxipojn kaj la fisxmerkaton Ecx pli malklara estas la ekzemplo el la satirajxo Kruko, kie aperas tri (!) ne rekte kompreneblaj / konataj (cxar literature inventitaj) nomoj Baniko, Polivaso, Borlando, kiujn oni nur komprenas, se oni konas la satiran rakonton. Esperanto-Kongreso krome povas okazi en haven-urbo, lim-urbo, industri-urbo, gxarden-urbo, grandurbo ktp., nu kaj ankaux en cxefurbo. Tre helpa pri tipaj vort-kombinoj estas Matubara, Kombineblaj Vortoj 2000 (bedauxrinde nur A-K, ankoraux acxetebla ekz. tie: // http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi) cxefo: meritplena, opozicia, postulema, severega besto: doma, dresita, fabla, fekunda, fetora, flugilhava, hejma, herbovora ... vintrodormanta; beston bredi, varti, dismembrigi, langesplori, dresi sovagxan ~on; ...; ~o pelata gxis plena elcxerpigxo de gxiaj fortoj, ktp. ktp. - preskaux tuta pagxo nur tipaj vort-kombinoj kun besto. Do dankon, Fernando, ke vi auxdacis fari konkretan proponon tute tauxgan laux mi en la difina parto. Ne estas via "kulpo", ke la regularo de ReVo pri frazo-ekzemploj konfliktas kun baza regulo de vortar-farado. Amike Bernhard
