Bernhard,

La roloj de ekzemploj estas multaj. Ili povas servi por (1) montri, ke la 
vorto efektive ekzistas (kun signifo espereble kongrua al tiu de la senco, 
cxe kiu ili aperas), (2) por igi pli klara kaj kompletigi la difinon, (3) 
por enkonduki facile kompreneblan derivajxon aux kunmetajxon, kiun oni ial 
ne volas prezenti memstare, (4) por montri la plej oftajn regmanierojn, (5)...

Vi pravas, ke "Moskvo estas cxefurbo de Rusujo" pli klare ilustras sencon 
1, ol la bervala ekzemplo, sed tia ekzemplo estus facile trovebla en la 
literaturo, kaj ecx se oni ne volas peni gxin sercxi, neniu protestos, se 
gxi estus enkondukita sen fontindiko.

Kore,

Marc

PS: post reredakto de "cxefurbo" estus bone kontroli cxiujn artikolojn 
referencantajn al gxi... aux povantajn referenci al gxi.

At 07/09/2008 11:48, you wrote:

>Fernando
>
> > cxefurbo
> > 1. urbo en kiu trovigxas la registara sidejo de lando, sxtato, provinco
> > aux
> > similtipaj teritorioj: *li forlasis la malliberejon en la provinca
> > cxefurbo*(1);
> > *Baniko veturas kun sia edzino al internacia E-kongreso en Polivaso,
> > cxefurbo de Borlando  *(2).
> > 2. (figure) urbo pli grava ol aliaj pro iu elstariga trajto: *ekonomia,
> > arta, kultura cxefurbo*.
> >
> > (1) Infanoj en Torento
> > (2) Kruko kaj Baniko el Bervalo
> >
> > Kion vi opinias?
>
>Laux mi tute tauxga difino, Fernando.
>
>Vi ecx aldonis ekzemplojn el la literaturo laux la reguloj de ReVo, do
>verkis tute konforme al la - bedauxrinde tiupunkte tamen misa -
>ReVo-regularo. Mi jam plurfoje atentigis, ke la ekzemplo-frazoj miaopinie
>estas la plej malbona parto en ReVo. La emo cxerpi gxin el iu literatura
>kunteksto tre ofte faras ilin maltrafaj kaj neklaraj. Miaopinie ankaux tie
>cxi:
>
>Simpla frazo de la tipo "Moskvo estas la cxefurbo de Rusujo / Rusio" multe
>pli klare montras tipan uzon de cxefurbo (1) ol la frazo el la "Infanoj",
>kiu ecx estas konfuziga. En la dif. "registara", en la ekz. "malliberejo".
>Cxu do estas tipa de provinca cxefurbo, ke tie ekzistas malliberejo? Eble
>jes, eble ne. Sed estas tipa de administra cxefurbo, ke tie ekzistas
>parlamento, ministrejoj, eble regxa kastelo, eble prezidenta palaco ktp.
>
>Ankaux la nuna ekzemplo-frazo el la Revizoro neniel pliklarigas la tipan
>situacion, en kiu oni uzas "cxefurbo": "en la venonta jaro mi veturigos mian
>fileton al la cxefurbo". Oni simple ne lernas aldonan tipan econ de
>cxefurbo, kiu distingas gxin de aliaj urboj. Kp.
>
>- en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la cefurbo por ke li vidu
>la imponan parlamentejon kaj la novan imperiestran palacon
>
>- en la venonta jaro mi veturigos mian fileton al la havenurbo por ke li
>vidu la velsxipojn kaj la fisxmerkaton
>
>Ecx pli malklara estas la ekzemplo el la satirajxo Kruko, kie aperas tri (!)
>ne rekte kompreneblaj / konataj (cxar literature inventitaj) nomoj Baniko,
>Polivaso, Borlando, kiujn oni nur komprenas, se oni konas la satiran
>rakonton. Esperanto-Kongreso krome povas okazi en haven-urbo, lim-urbo,
>industri-urbo, gxarden-urbo, grandurbo ktp., nu kaj ankaux en cxefurbo.
>
>Tre helpa pri tipaj vort-kombinoj estas Matubara, Kombineblaj Vortoj 2000
>(bedauxrinde nur A-K, ankoraux acxetebla ekz. tie:
>
>// http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi)
>
>cxefo: meritplena, opozicia, postulema, severega
>
>besto: doma, dresita, fabla, fekunda, fetora, flugilhava, hejma, herbovora
>... vintrodormanta; beston bredi, varti, dismembrigi, langesplori, dresi
>sovagxan ~on; ...; ~o pelata gxis plena elcxerpigxo de gxiaj fortoj, ktp.
>ktp. - preskaux tuta pagxo nur tipaj vort-kombinoj kun besto.
>
>Do dankon, Fernando,
>
>ke vi auxdacis fari konkretan proponon tute tauxgan laux mi en la difina
>parto. Ne estas via "kulpo", ke la regularo de ReVo pri frazo-ekzemploj
>konfliktas kun baza regulo de vortar-farado.
>
>Amike
>
>Bernhard
>
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a