Je 9/8/08, Wieland:
> Karaj revuloj,

>  mi jxus trovis http://reta-vortaro.de/revo/art/testam.html#testam.Malnova0o
>  Cxu ne devus esti
>  Malnova Testamento
>  kaj
>  Nova Testamento
>  Kun majuskla T?

Tio estas afero de konvencio: ĉu en pluvorta titolo oni majuskligu
ĉiun vorton?

Ruslingve ni majuskligas nur la unuan vorton de plurvorta titolo:
"Lingvaj respondoj", "Fundamenta krestomatio", "Patroj kaj filoj",
"Knabino, kiu paŝis sur panon".
La angla stilo estas majuskligi ĉiujn substantivojn, verbojn,
adjektivojn, adverbojn -- sed ne internajn artikolojn, konjunkciojn aŭ
prepoziciojn:
"Lingvaj Respondoj", "Fundamenta Krestomatio", "Patroj kaj Filoj",
"Knabino, kiu Paŝis sur Panon".

>  Sxajnas al mi strange unue
>  Malnova testamento
>  kaj poste
>  Hebrea Biblio

"Biblio" mem estas propra nomo.  Tial ĝi ne akiras sian majusklon ĉe
titoligo, sed konservas ĝin en kombinita titolo.

Male, "testamento" estas komuna substantivo:
,----
| sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de
| la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas
| forigita en Kristo [2Kor 3:14]
`----

>  En PIV mi ne trovis klaran respondon. Laux PIV ankaux estas Afriko
>  kaj Afrikano, cxu? Mi dubas.

Por mi estas tute nelogika skribi komunajn substantivojn "ruso",
"eŭropano", "moskvano" per majusklo.  Ili ja ne estas propraj nomoj.

Z hezitis:
"La _rusoj_ loĝas en Rusujo kaj la _germanoj_ en Germanujo." FE §40.
Sed "Franco" en UV ja havas majusklon.

Mi mem preferas uzi la majusklojn kiel eble plej malofte.  Ili ja
ĝenerale estas mallogikaj kaj superfluaj, kontraŭaj al la principo
"unu fonemo -- unu litero".  Multaj lingvoj tiun strangaĵon ne havas
(ĉina, japana, araba, hinda, hebrea, armena, kartvela...).

-- 
Sergio

Rispondere a