--- On Mon, 9/8/08, Bernhard Pabst:
[...]
> **PIV2002 por la Bibliaj libroj tute klare indikas "Testamento" kaj
> poste en la ekzemploj: "la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) ~o
> [= Testamento].
La difino de PIV2 estas fuŝa: per si mem "Testamento" ne estas propra
nomo. Ĝi estas mistradukita parto de du titoloj, sed memstare ĝi ne
estas titolo.
Simile mi povus diri, ke ekzistas du _Esperantaj antologioj_ -- kaj mi
povas diri ke iu "legis ambaŭ antologiojn" -- sed tio ne signifas ke
"antologio" estas librotitolo.
> PIV tiel fidele raportas la *Esperantan* konvencion / tradicion. **
Mi jam citis pecon el Paŭlo, kie "testamento" estas tutminuskla. La
Londona Biblio certe estas parto de nia tradicio. Nun vi prezentu
ekzemplon pri memstara titolo "Testamento" en kompareble aŭtoritata
teksto.
--
Sergio