Bernhard: > En la esperantigo de la Bibliaj tekstoj > mem, nur en du epistoloj de Paŭlo aperas testamento 2, kie la apostolo (aŭ > la greklingvano uzurpinta lian nomon) kalemburas per la du sencoj de la > greka vorto: [...]
Berhard, vi mirigas min. :) Nur la elitaj fakuloj de NT scias ke *nur parto* de la verkaĵoj de Paŭlo estis skribitaj de Paŭlo mem! Tio estas preskaŭ sekreton. :-O La "verkisto" estis lia sekretario, kiu skribis parte laŭ diktado parte laŭ ĝeneralaj instrukcioj. Ĉiukaze, li ne estis "uzurpatoro"... sed legitimita anstataŭanto. :) Pri la problemo "testamento kontraŭ Testamento", mi bedaŭras... Sergio tute malpravas. Testamento estas ja propra nomo... t.e. okcidentaligo de la originala juda vorto... komence (malbone sed necese) pere de helena lingvo kaj poste (malbonege) pere de latina lingvo, kiel diris Berhard. Same por Biblio. Ni kristanoj aldonis la vortojn "malnova" kaj "nova" por distingi la judan parton de la kristanan parton (la tuton estas Biblio). Biblie parolante, estas pli ĝusta "nova Testamento" ol "Nova testamento"... Biblie parolante, la precisaj termoj estus Testamento la Nova kaj Testamento la Malnova. Sekve, "Nova Testamento" estas tute esperantlingve ĝusta. Renato: > estas regulo de ĉiuj listoj, ke personaj insultoj estas malpermesataj. Se vi ankoraŭ uzos ilin, la mastrumantoj de ĉi tiu listo, el kiuj mi estos unu, estos devigataj malpermesi al vi plumesaĝi. Renato, vi tute pravas. La diskuto povas esti dura sed ĝi devas esti ĈIAM KONVENA. Ĉiukaze, Bernhard estas homo... kaj la homoj ofte perdiĝas en la elano, ĉefe kiam li defendis korajn opiniojn. Sergio... Renato... bonvolu pardoni lin. Kiel diris Marc: >Prefere restu kun ni, Bernhard. Restu kun ni, Berhard, kaj daŭrigu la kunlaboron. Vi estas altvalora. Aldone kaj ŝerce... mi tro akutimiĝis al viaj (de vi kaj de Marc) rimarkoj. :) Sergio, bonvolu pardoni Bernhard. Restu kun ni kaj daŭrigu la "vojaĝon" kun ni. Ankaŭ vi estas altvalora kaj estiminda. Biblie via Antonio Codazzi
