Ahx, Sergio,
cxiam viaj lamaj argumentaj truketoj, dauxre saltante de la kartvela al
Sankta Pauxlo kaj reen al via malsxato de majuskloj ("Multaj lingvoj tiun
strangajxon ne havas". Nu bone, multaj lingvoj ne havas tonojn por distingi
vortojn kaj sencojn, aliaj ne havas apartajn konjugaciajn formojn por
esprimi aspektojn ktp. ktp.)
Wieland demandis, cxu sxangxi "Malnova / Nova testamento" al "Malnova / Nova
Testamento"?
Kaj vi nun venas per "malnova testamento". Do, kion via ekzemplo alportas al
la demando?
Mi jam citis PIV, Krause, de Smedt, Sxirjaev laux ReVo, mi ankoraux povus
citi Broccatelli (eo, it), Butler (eo-en), Hajpin Li (eo-korea), Novan
Vortaron Eo-Japanan, jarkolektojn de Dia Regno kaj Espero Katolika k.m.a.
cxie "Malnova / Nova Testamento". Sed kial mi faru tion? Vi ja lame
deklamos "fusxa" kaj "ne kompareble auxtoritata" kaj silente aldonas iun
erudiciajxon kiel tiun
// http://reta-vortaro.de/revo/art/testam.html#testam.0o
Nomo de ĉiu el la du partoj de la kristana Biblio: Malnova testamento, Nova
testamento.
Rim.: Tiu vortuzo laŭas tre internacian tradukeraron, ŝuldatan al la latinaj
mistradukoj tra la greka; la celata senco estas interligo, vorto uzata en la
Zamenhofa traduko de la Hebrea Biblio. La koncerna greka termino povas
signifi kaj „interligo“, kaj (pli ofte) testamento 1; nu, la latinigintoj
maltrafis la sencon. En la esperantigo de la Bibliaj tekstoj mem, nur en du
epistoloj de Paŭlo aperas testamento 2, kie la apostolo (aŭ la greklingvano
uzurpinta lian nomon) kalemburas per la du sencoj de la greka vorto: kaj pro
tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por
la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj
ricevu la promeson de la eterna heredaĵo [2]; sed normale estas uzata la
ĝusta vorto „interligo“.
Nu gratulon, estas precize tio, kion la koreaj lernantoj atendas de "vortaro
de facila, simpla, tutmonda Esperanto". Ili lauxdegos vin pro tiu filologia
komento kaj cetere dauxre sekvos Hajpin Li: "Nova Testamento".
La vivo sxajne ne estis tre afabla kontraux vi. Nu, la Sinjoro (propra
nomo!) indulgos vin.
Fartu bone, kompatinda animo
Bernhard
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Sergio Pokrovskij" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Dienstag, 9. September 2008 13:14
Betreff: Re: [revuloj] Cxu granda aux malgranda NT?
--- On Mon, 9/8/08, Bernhard Pabst:
[...]
> **PIV2002 por la Bibliaj libroj tute klare indikas "Testamento" kaj
> poste en la ekzemploj: "la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) ~o
> [= Testamento].
La difino de PIV2 estas fuŝa: per si mem "Testamento" ne estas propra
nomo. Ĝi estas mistradukita parto de du titoloj, sed memstare ĝi ne
estas titolo.
Simile mi povus diri, ke ekzistas du _Esperantaj antologioj_ -- kaj mi
povas diri ke iu "legis ambaŭ antologiojn" -- sed tio ne signifas ke
"antologio" estas librotitolo.
> PIV tiel fidele raportas la *Esperantan* konvencion / tradicion. **
Mi jam citis pecon el Paŭlo, kie "testamento" estas tutminuskla. La
Londona Biblio certe estas parto de nia tradicio. Nun vi prezentu
ekzemplon pri memstara titolo "Testamento" en kompareble aŭtoritata
teksto.
--
Sergio