Bernhard Pabst: > "Sxtato de Usono, situanta cxe la Pacifika marbordo de Nordameriko. > Cxefurbo estas Los Angeles." > > "cxefurbo" en ReVo kaj PIV kutime estas la urbo, kie estas la sidejo de la > registaro (pli preciza, sed malpli uzata vorto estas "reg-urbo"). Sidejo de > parlamento kaj registaro de Kalifornio estas la urbo Sakramento. > > "Cxefa" (plej granda, ekonomie plej grava) urbo de Kalifornio estas > "Los-Angxeleso" (tiel PIV2002, Vikipedio ktp.).
Dankon. Fakte mi uzis "ĉefurbo"-n kiel "ĉefa" urbo, plej grava urbo (plej konata), sed mi tute forgesis Sakramento. :( Dankon ankaŭ pro la esperantigo de la urbonomo: mi ne trovis esperantigon por Los Angeles en mia vortaro. Russ: > Tutprave (kaj vi kaptis eraron kiun faras ecx iuj usonanoj :) Tio konsolas min iomete :) Dankon al ĉiuj Antonio Codazzi
