Wolfram: > >En tia okazo temas pri neoficiala prefikso, kaj - se mi > >bone komprenis la ReVo-regulojn - ghi tute ne havu apartan > >artikolon.
Bertilo: > Vi tute pravas. Kelkaj tamen spite enkondukis artikolojn por neoficialaj > prefiksoj mi ne memoras tiel drastan regulon. la afiks-artikoloj nur distingas per noto, cxu la koncerna formo estas oficiala aux ne. mi supozas, ke tiel estis jam en "plena vortaro de e-o" kaj ke ni dauxrigis laux tiu maniero? en la lingva manlibro de revo tekstas: "... tio ne kontestas, ke tele-, -ac, mili-, -i estas afiksoj (ili ja estas difinataj kiel afiksoj neoficialaj)" miaopinie "tele-" havas suficxe konstantan sencon en la lingvo, por ke ni atentigu pri gxi per aparta artikolo. cetere mi konsentas, ke la uzo de "polio" por "poliomjelito" bezonas iom da pruvoj pri ekzisto. jxeromo
