En ReVo aperas la vorto "postea" (kun la tempa signifo de "posta"), shajne
char ghi jam aperis en la Plena Vortaro.

Tamen tiu vorto estas tre stranga: Meti unu vortklasan finajhon apud alian
tute ne eblas en Esperanto. Nek en ReVo nek en la Tekstaro de Esperanto mi
sukcesis trovi iun alian uzon de du vortklasaj finajhoj uzataj kune.

La fakto, ke en la Tekstaro de Esperanto tute ne aperas uzo de "postea"
(kompare al 338 uzoj de "posta"), montras ke tiu vorto tute ne estis
akceptita de altnivelaj Esperantistoj, malgrau tio ke ghi jam delonge aperas
en vortaroj (PV, PIV kaj ReVo).

Lau mi ni do marku tiun vorton evitinda.

Marcos

Rispondere a