Renato:
> Marc: 
>> Kiel dirite temas pri la distingo inter la loka kaj tempa signifoj de 
>> "posta".
> Mi komprenas, Marc, la provon, sed samtempe mi ne komprenas, kiel en lingvo 
> intencita ankaĆ­ por koreoj kaj japanoj oni provas fari tiajn provojn.

Versxajne ne temas pri konscia provo. La konfuzo de la loka kaj tempa signifoj 
de "post" gxenas iujn pli, ol aliajn. Povas temi pri kreo fare de persono, kiu 
ial sentis la ambiguecon de "posta", sed komprenis "poste" nur en la tempa 
signifo... Povas temi pri senkonscia influo de la latina "postea" (ja adverbo, 
sed kun tempa signifo)... La lingvo fojfoje devas elturnigxi per mallertaj 
procedoj kaj tiuj procedoj povas esti pli-malpli facile kompreneblaj depende de 
la kultura fono.

Mallerta procedo, sed cxiuokaze la vorto ekvivis kaj eniris la vortarojn. Se 
oni signus gxin eraro ("evitinda"), oni devus fari same por "posteulo", kiu 
same bazigxas sur malgxusta percepto de "poste" kiel pure tempa -- aux cxu mi 
eraras, kaj troveblas aperajxoj de "posteulo" kun la signifo "malantauxulo"?

Kore,

Marc


Rispondere a