2008/10/14 Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
> Marcos Cramer skribis:
>
>> En ReVo aperas la vorto "postea" (kun la tempa signifo de "posta"), shajne
>> char ghi jam aperis en la Plena Vortaro.
>>
>> Tamen tiu vorto estas tre stranga: Meti unu vortklasan finajhon apud alian
>> tute ne eblas en Esperanto. Nek en ReVo nek en la Tekstaro de Esperanto mi
>> sukcesis trovi iun alian uzon de du vortklasaj finajhoj uzataj kune.
>
> Chu vi neniam renkontis la vorton "vivui"?

Maloftege, sed jes.  (Ecx unufoje en tekstaro.com :) Konfuzis min la
unuan fojon.
Sed mi konsentas ke gxi sxajnas esti valida vorto, kiu montras ke
certe eblas meti unu finajxon apud alia.

Tamen "postea" sxajnas nenecesa - kiel gxi vere malsamas al "posta"? -
kaj maloftas.  Cxu gxi evitindas pro tio, mi ne scias... almenaux ne
temas pri nova radiko. :)

ne tre eaeme,
russ

Rispondere a