> En ReVo aperas la vorto "postea" (kun la tempa signifo de "posta"), > shajne char ghi jam aperis en la Plena Vortaro. > > Tamen tiu vorto estas tre stranga: Meti unu vortklasan finajhon apud > alian tute ne eblas en Esperanto. Nek en ReVo nek en la Tekstaro de > Esperanto mi sukcesis trovi iun alian uzon de du vortklasaj finajhoj > uzataj kune. > > La fakto, ke en la Tekstaro de Esperanto tute ne aperas uzo de "postea" > (kompare al 338 uzoj de "posta"), montras ke tiu vorto tute ne estis > akceptita de altnivelaj Esperantistoj, malgrau tio ke ghi jam delonge > aperas en vortaroj (PV, PIV kaj ReVo). > > Lau mi ni do marku tiun vorton evitinda. > > Marcos
Ĉu vere ke "postea" samsignifas ol "posta"? De kie venas la vorto "posteulo"? Temante pri publikigaĵoj de verkoj post la forpaso de la aŭtoro, ĉu oni diras "posta publikigaĵo"? "postea publikigaĵo"? Mireja
