-- Russ Williams skribis:

>Do estas konflikto inter nacilingvaj versioj de la vorto.  Ekzemple vidu:
>http://dictionary.reference.com/browse/dribble
>5.     Sports.
>a.     Basketball. to bounce (the ball) as in advancing or keeping control of 
>it.
>b.     (esp. in ice hockey and soccer) to move (the ball or puck) along
>by a rapid succession of short kicks or pushes.
>( = antauxenigi la pilkon per piedbatoj aux manbatoj (depende de la
>sporto), regante la pilkon - neniu mencio de trompo al kontrauxulo aux
>ecx cxeesto de kontrauxulo).

Jes.

>Certe en la angla mi ofte auxdis pri "practicing dribbling" (ekzercado
>pri driblado) kiu simple temis pri manipulado de la pilko por
>plibonigi lertecon bati gxin rege, sen provoj preterpasi kontrauxulon.

Wieland Pusch:

>via difino kongruas kun la germana.
>Dum ekzerado oni ofte nur imagas la kontrauxulon.

Jes, tia "driblo" estas ankaŭ en la brazila Portugala
*se* oni faras v-movo. Rekta konduko de pilko ne
estus dribli en Brazilo.

>Cxar la vorto "dribli" sxajnas deveni de la angla "dribble" mi iom pli
>fidas la ideon ke trompo ne estas nepra parto de driblado.  Tamen mi
>ne scias pri Esperanta uzo de la vorto; povas esti ke la internacia
>lingvaro prenis kaj sxangxis la anglan vorton (simile al la verbo
>"zapi").

Ne estas "zapi" en ReVo.

>Aliflanke oni fojfoje uzas tiun aldonan sencon de trompo en la angla,
>ekzemple en la angla vikipedia artikolo:
>http://en.wikipedia.org/wiki/Dribble
>estas difino kun antauxenigo preter kontrauxulo specife.

Nu, en brazilo se vi faras simplegan v-movon tamen
ege rapide, ke la kontraŭulo apenaŭ palpebrumas
tio estas driblo, kaj ne estas ĝuste trompo. Tamen
*laŭ mi* restus en la difino "trompo", ĉar tio
estas ia trompo, trompo "malaperi" antaŭ iu.

Se oni preteriras *ne* estas driblo en brazilo.

>Iom nekonsekvence!
>
>La vorto "dribli" ne sxajnas vaste uzata en Esperanto do mi ne scias
>... http://tekstaro.com/serchi/ trovas neniujn uzojn de "dribl" ...

http://eo.wikipedia.org/wiki/La_mano_de_Dio
ĉar li memstare driblis kvin anglajn ludantojn antaŭ ol dribli ankaŭ la 
pordiston kaj fari la golon. 

"pordisto" estas erara, certe hispan-parolanto
tradukis aŭ verkis tion.
Eble "dribli" por la Portugala validas por la
Hispana...

http://www.esperantio.net/index.php?id=687
alineoj de la artikolo titolita "Osmo Buller pliafoje dupigis la komitaton de 
UEA, driblis plejparton de komitatanoj kaj Renato Corsetti ruze evitis lian 
finton".

ĉu Portugal-parolanto aŭ Hispan-parolanto
verkis tion? Mi kredas ke ne.

"dribli" estas "trompi' en la teksto, ĉu ne?

http://www.bejo.esperanto.org.br/vikio/salvadoro
Denove mi agnoskas mian naivecon kaj senspertecon por dribli la malfacilaĵojn. 
La afero  ..

mi pensas, ke "dribli" estas uzata kiel "venki"...
en figura senco.

http://groups.yahoo.com/group/EU-konstitucio/message/1008
por la venonta ratifo la Unio scios kiel dribli naciismojn kaj populismojn. 

Do "dribli" en Esperanto estus:

konduki pilkon ĝenerale per finto.

amike, Luiz

Rispondere a