Russ Williams wrote:

> Aliflanke oni fojfoje uzas tiun aldonan sencon de trompo en la angla,
> ekzemple en la angla vikipedia artikolo:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Dribble <http://en.wikipedia.org/wiki/Dribble>
> estas difino kun antauxenigo preter kontrauxulo specife.

Mi rigardis la aliajn vikipediojn kiujn pi povas kompreni:

La portugala kaj la itala temas nur pri piedpilko, kaj enhavas la ideon 
de kontrauxulo. Sed la franca kaj finna ne enhavas tion ideon. Kaj plue, 
se en la an gla oni legas la indivuduajn erojn, oni vidas ke ne cxiuj 
enhavas la ideon de kontrauxulo, malgraux la enkonduko.

La finna vikipedio nur mencias ke gxi estas "traktado de pilko" kaj 
donas iujn sugestojn pri kiel esprimi la koncepton finne, kaj tiel certe 
pli placxus al Renato fari en Esperanto. (Sed mi ne konas la sugestitajn 
finnajn vortojn.)

Do sxajnas al mi ke en piedpilko, la vorto ja enhavas la ideon de trompi 
kontrauxulon. Sed en aliaj sportoj ne.

La vorto "finti", versxajne simile al la angla "feint", laux mi estas 
bona esprimo de la ideo de trompi kontrauxulon.

Rispondere a