2008/11/18 Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>:
>>*korbopilko: dauxre movi pilkon, tusxante (sed ne tenante) gxin per mano(j).
>
> ne estas driblo... iri antaŭen kun pilko
> "konduki pilkon".
>
>>*flugpilko aux volejbalo: dauxre (pli ol unufoje) tusxi pilkon, kio estas 
>>ofendo al la reguloj.
>
> driblo en flugpilko tute ne estas tio.

> driblo estas salti por voki kontraŭlon al si kaj
> ne bati la pilkon, ĉar la pilko estos batata de
> alia kiu prefere batu sen kontraŭlo antaŭ ĝi.
>
> pli malfacila driblo estas trompi kontraŭulon
> antaŭ si, per movo de la korpo... oni povas lerni
> tion kiam la brazila teamo ludas :)

Do estas konflikto inter nacilingvaj versioj de la vorto.  Ekzemple vidu:
http://dictionary.reference.com/browse/dribble
5.      Sports.
a.      Basketball. to bounce (the ball) as in advancing or keeping control of 
it.
b.      (esp. in ice hockey and soccer) to move (the ball or puck) along
by a rapid succession of short kicks or pushes.
( = antauxenigi la pilkon per piedbatoj aux manbatoj (depende de la
sporto), regante la pilkon - neniu mencio de trompo al kontrauxulo aux
ecx cxeesto de kontrauxulo).

Certe en la angla mi ofte auxdis pri "practicing dribbling" (ekzercado
pri driblado) kiu simple temis pri manipulado de la pilko por
plibonigi lertecon bati gxin rege, sen provoj preterpasi kontrauxulon.

Cxar la vorto "dribli" sxajnas deveni de la angla "dribble" mi iom pli
fidas la ideon ke trompo ne estas nepra parto de driblado.  Tamen mi
ne scias pri Esperanta uzo de la vorto; povas esti ke la internacia
lingvaro prenis kaj sxangxis la anglan vorton (simile al la verbo
"zapi").

Aliflanke oni fojfoje uzas tiun aldonan sencon de trompo en la angla,
ekzemple en la angla vikipedia artikolo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Dribble
estas difino kun antauxenigo preter kontrauxulo specife.

Iom nekonsekvence!

La vorto "dribli" ne sxajnas vaste uzata en Esperanto do mi ne scias
... http://tekstaro.com/serchi/ trovas neniujn uzojn de "dribl" ...

amike
russ

Rispondere a