On Wed, 3 Dec 2008, Marc Bavant wrote:
>> Wednesday, December 3, 2008, 7:40:43 PM, Marc/vi skribis:
>> MB> Nu, tio ne estas nepra informo por diri. Cxu oni diras en REVO, kiel
>> nomas
>> MB> sin mem cxinoj, japanoj aux hispanoj?
>> Se cxinaj esperantistoj ne nomas sin cxinoj, sed havas alian vorton,
>> oni menciu tion laux mi.
>
> Mi ne parolis pri la maniero nomi sin en Esperanto, sed en nacia lingvo.
> Kiom mi scias, ne eblas aserti, ke navahxoj nomas sin deneoj en Esperanto.
>
>> Cxu ne Barato kaj Hindujo estas tia?
>
> Ne, cxar temas pri la E-a nomo.
Mi surprizigxis lerni ke la angla versio de Wikipedia estas tiom
neinformiga pri tiuj vortoj. Kaj do mi sendis mesagxon al usona
radio programo de indigxenoj pri indigxenoj. La cxefo, Gregg McVicar
[MkVikr], suficxe konata en la indigxena "movado" mem, respondis ke
si ne povas respondi mem kaj do plusendis mian mesagxon al iuj
navah(x)oanoj. Eble valorus auxdi respondon de la busxo de unu el
ili mem.
Mi esperas ke estis bona ideo kaj la respondo, kaj eble diskuto
kun ili, valoros.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org