Sergio:

> > Kiel esperantigi la hispanan "navajo"?  Laux la elparolo estas
> > evidente "navahxo", do kial oni elektu alian regulon cxi-okaze?
>
>Ankaŭ mi preferas "navaĥo"n (pro la tradicio); sed fakte tio estas ne
>tiom evidenta, kiel opinias Marc.
>
> > La du variajxoj de Vikipedio ("navaho" kaj "navajoj") sxajnas al mi
> > tute arbitraj (pri "navaho" versxajne kulpas iama stadio de la
> > angla, ecx se estas nun pli politike gxuste skribi "navajo" aux
> > "diné", kiel montras la angla Vikipedio).
>
>Pli ĝuste, la amerika lingvo hispana.  Dum mia restado en Kalifornio
>mi konstatis, ke la amerikaj (ne nur usonaj) hispanlingvanoj prononcas
>"San-Hose" kie mi atendis aŭdi "San-Ĥose".  La prononco [ĥ] estas
>tradicia kastilia apartaĵo.
>
>AnkoraÅ­ pli granda diferenco konsistas en la historia evoluo de la
>hispana.  En la epoko de Donkiĥoto (kiu ankaŭ estas la epoko de la
>Amerika koloniado) oni ankoraŭ distingis inter la voĉa j (kiun oni
>prononcis ĵ, samkiel en la portugala kaj franca) kaj senvoĉa x (kiu
>sonis kiel ŝ).  Tial Donkiĥoto fakte estis "Donkiŝoto", kiel atestas
>la samtempa transskribo franca (Don Quichote).  La nuna reformita
>hispana skribo "Don Quijote" estas so misprezento, kiu ŝajnigas la
>historian misprononcon "Donkiĵoto" :)
>
>Simile Teksaso estis ne Teĥaso (malgraŭ ke la rusa transskribo plu
>retenas la kastilian x: Техас), sed Teŝaso; Meksiko estis ne Meĥiko,
>sed Meŝiko, ktp.
>
>Supozeble do la navaĥoj estis "navaĵoj".  Sed tio ne estus rekonebla.

Mi plu havas dubon, cxu en la epoko, kiam unuafoje aperis la nomo, la 
hispana lingvo plu havis sonojn "jx" kaj "sx" (ni ja scias, ke la 
judhispana konservis ilin de cx. la 15a jc), sed ecx tio ne pravigus skribo 
per "j" (neniu etimologia rilato) aux "h" (pli posta evoluo de "hx").

Kore,

Marc 



Rispondere a