--- On Tue, 11/25/08, AV3 wrote:
[...]
> Ĉar la disdivido de la senco kaj silaboj estas Hal/ow/e'en, mi
> sugestas, ke "Haloŭino" kaj "Haloino" meritas konsideron; se oni
> aŭdas "ŭ" inter la lastaj vokaloj, ĝi apartenas sole al la prononco
> de "o."
Efektive, "Haloŭino" estus la plej regula transskribo. Supozeble oni
ĝin ne provis pro miskompreno de la regulo, ke la KONSONANTON [w] oni
transskribu per v; tio validus por hallo-ween, sed ties apliko al la
glita parto de la diftongo [oŭ] en hallow-een estas ... kiel diri en
Esperanto "hypercorrection"?
--
Sergio