--- On Thu, 12/4/08, Marc Bavant wrote:
[...]
> Sxajnas, ke la etimologio de la vorto ne estas precize konata, sed
> restas unu afero certa, nome ke la vorto eniris la okcidentajn
> lingvojn pere de la hispana.
Jes.
> Kiel esperantigi la hispanan "navajo"? Laux la elparolo estas
> evidente "navahxo", do kial oni elektu alian regulon cxi-okaze?
Ankaŭ mi preferas "navaĥo"n (pro la tradicio); sed fakte tio estas ne
tiom evidenta, kiel opinias Marc.
> La du variajxoj de Vikipedio ("navaho" kaj "navajoj") sxajnas al mi
> tute arbitraj (pri "navaho" versxajne kulpas iama stadio de la
> angla, ecx se estas nun pli politike gxuste skribi "navajo" aux
> "diné", kiel montras la angla Vikipedio).
Pli ĝuste, la amerika lingvo hispana. Dum mia restado en Kalifornio
mi konstatis, ke la amerikaj (ne nur usonaj) hispanlingvanoj prononcas
"San-Hose" kie mi atendis aŭdi "San-Ĥose". La prononco [ĥ] estas
tradicia kastilia apartaĵo.
Ankoraŭ pli granda diferenco konsistas en la historia evoluo de la
hispana. En la epoko de Donkiĥoto (kiu ankaŭ estas la epoko de la
Amerika koloniado) oni ankoraŭ distingis inter la voĉa j (kiun oni
prononcis ĵ, samkiel en la portugala kaj franca) kaj senvoĉa x (kiu
sonis kiel ŝ). Tial Donkiĥoto fakte estis "Donkiŝoto", kiel atestas
la samtempa transskribo franca (Don Quichote). La nuna reformita
hispana skribo "Don Quijote" estas so misprezento, kiu ŝajnigas la
historian misprononcon "Donkiĵoto" :)
Simile Teksaso estis ne Teĥaso (malgraŭ ke la rusa transskribo plu
retenas la kastilian x: Техас), sed Teŝaso; Meksiko estis ne Meĥiko,
sed Meŝiko, ktp.
Supozeble do la navaĥoj estis "navaĵoj". Sed tio ne estus rekonebla.
--
Sergio