--- On Sat, 3/14/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
[...]
> Che 'mitingo' trovighas komplika difino, kvazau tiu vorto estus
> nemalhavebla kaj nur komplike chirkauirebla: "Amasa publika kunveno
> politika ...", dum ghi signifas ja simple "(politika) amaskunveno".
Mi vidas nenion komplikan en tiu difino, ĉiu ĝia vorto estas esenca --
kaj mi ankoraŭ ion precizigus: temas pri speco de manifestacio por
publika esprimo de opinio, protesto, subteno ...
> Mi proponas anstatauigi la tiean difinon per:
> "=politika amaskunveno".
Mitingo nepre estas publika. Nepublika amaskunveno ne estas mitingo.
Ĝia celo estas opiniesprimo -- dum alia politika amaskunveno (ekz-e
kongreso de respublikana partio en Usono) havus alian politikan celon
(nomumi kandidaton por prezidenta elekto) ne nepre estas mitingo.
> Kompreneble, por tio necesas enmeti, sub "veni" kaj tie sub
> "kunveni": "amaskunveno", kaj sub tio, "amaskunveno politika".
Ĉu la popolkunveno en la antikva Ateno estis "mitingo"? Ĉu simila
politika fenomeno en Afganio (Loja Ĝirga) estas "mitingo"? La difinoj
devas esti sufiĉe precizaj por helpi la uzanton internacian.
Aliflanke, jes necesas rilatigi "mitingo"n al "manifestacio". Mi
dirus, ke en Esperanto "mitingo" estas speco (subnocio) de
manifestacio. (En la rusa lingvo "manifestacio" normale implicas
iron, procesion; mi tamen dubas, ĉu en Esperanto ekzistas preciza
vorto por precize nomi tian marŝan specon de manifestacio.)
--
Sergio