--- On Wed, 3/18/09, f_sophia wrote:
> Russ skribis
>> Nu jes, por mi "mitingo" sonas tiel ridinda kaj stulta kiel la
>> (bedauxrinde fojfoje vidataj) "marketingo" kaj "bizneso".
> Mi samopinias. :)
Mi neniam diras "marketingo", ĉar "merkatesploro" aŭ "surmerkatigo"
estas kontentigaj kaj eĉ pli klaraj. Mi ankoraŭ ne aŭdacas uzi
"bizneso"n, tamen mi sentas ĝian mankon. Anstataŭe mi uzadis
"negoco"n -- sed ĉu ĝi estas pli klara? Al mi ŝajnas, ke ĝi estas
multe malpli klara, precipe en la moderna mondo (en la 19a jc,
"negocisto" eble estis internacia; nuntempe mi dubas, ĉu en la naciaj
lingvoj mem oni tiom volonte uzus "negociant"/"negotiant"/"Negoziant"
ktp).
> Sergio:
>> El via mesaĝo mi ne sukcesis kompreni, KIUJN aliajn signifojn vi
>> celas. Se vi volas pridiskuti iujn, donu ekzemplojn.
> Jes, vi pravas. Mi parolis pri "mitingo" kiel "pruntvorto"... kaj
> pri eblaj miskomprenoj kiuj rilatas al "nacia" uzado de la angla
> vorto "meeting". Mi donas al vi ekzemplojn.
> "Meeting di Comunione e Liberazione" (aŭ ankaŭ "Meeting di Rimini"):
> estas certe "popolamasa"... kaj ne estas politika
> (tamen tio estas afero de vidpunktoj :) )...
Mi ne scias, pri kio temas. Se temas pri distra aranĝo, mi nepre ne
nomus tion "mitingo".
> "Meeting dei capigruppo di Forza Italia":
> estas certe politika... sed tute ne "popolamasa", ĉar ĝi estas
> kunveno de grup-estroj.
Supozeble ĝi ne estas publika -- ĝi ŝajne havas limigitan
partoprenrajton -- tial ĝi estas same malmulte "mitingo" kiel partia
kongreso.
Tamen ambaŭ ekzemploj estas itallingvaj. Ĉi-okaze gravus
esperantlingvaj ekzemploj (eventuale, misinfluitaj de nacilingva uzo
alisenca). Kaj mi tre dubas, ke viaj ekzemploj estas vere
internaciaj.
> Por mi, "meeting", en internacia medio, kaj, en Esperanto, "mitingo"
> estas nur laŭmodaj vortoj. La danĝero estas transformi "laŭmodan
> vorton" en "herb-vorto", kiel okazis en Italio. :)
Mi ne trovas ĝin speciale laŭmoda; mi dirus eĉ, ke ĝi estas iom
eksmoda, ĉar la pinto de la mitinga epoko jam pasis. Tamen ĝi facile
povas reveni.
> Do, finfine, mia pozicio estas meza.
> Miaj demandoj estas:
> ĉu "mitingo" estas ververe necesa?
Tio dependas je via vivmedio. Se en via vivo mitingoj ne okazas aŭ ne
estas grava elemento de la politika vivo, tiam ĝi ne estas bezonata.
Aliflanke, kiel vi esprimus jenan raporton el LOdE:
,----
| En mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna
| Parlamento, s-ro Julio Anguita, ĉefa kunordiganto de la Koalicio
| Unuiĝinta Maldekstrularo kaj eksa ĝenerala sekretario de Hispana
| Komunista Partio, diris: "Estas bone posedi la du lingvojn, la
| katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj rilatoj oni devas
| uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto".
`----
Ĉu vi dirus "En kunveno okazigita en Sabadell ..."? Ĉu tio estus
samsenca?
Kaj evidente eblas fari diversajn derivaĵojn:
"La mitinga ondego forlavis la restojn de la jura proceduro ..."
"Li estis ne tiom politikisto kiom mitinga oratoro ..."
ktp.
> ĉu mitingo estas uzebla nur en politika fako?
Havi apartan vorton sencas nur se ĝi havas difinitan (do, limigitan)
signifon. Se "mitingo" havus ĉiujn sencojn de "meeting", tial ĝi
estus malnecesa kaj superflua, ĉar ni jam havas "kunveno"n.
> Kial la aŭtoro, kiu unue uzis la vorton "mitingo", uzis ĝin?
Ĉar ĝi estis necesa por priskribi fenomenon de lia reala vivo. Ekz-e
Varankin en 1920-aj jaroj. Evidente ĝi estis grava vorto por la
laborista movado de la komenco de la 20a jc. Ĝi reaktualiĝis en la
landoj ekssocialismaj fine de la 20a jc. Ĝi povas reaktualiĝi en
diversaj aliaj lokoj okaze de la krizo.
> Memkompreneble, la vorto ekzistas, do, laŭ mia tute persona opinio
> pri vortaroj kaj pri ReVo, ĝi estas enmetenda... tamen... ĉu ĝi
> estas difinebla kiel "evitinda"?
Estas multe da pli dubindaj vortoj. Ekz-e kion vi pensas pri
"asembleo"? Jen vorto malpli klara kaj logike malpli necesa ol
"mitingo". Ĝia difino en PIV2 estas iom surpriza por ruslingvano
(ĉar ruslingve ĝia ĉefsignifo estas "kunveno" -- senco kiu en PIV2
plene mankas).
--
Sergio