Laux mi la plurlingva pruntado de la angla "meeting" pli spegulas la originan
vastan signifon de "kunveno" ("meeting en la oficejo por la projekto"). Se en
nia malgranda Esperanto-komunumo la ununura uzo temas pri politika amaskunveno,
mi tamen pensas ke la difino reflektu tion "kunveno, (1) precipe polika
amaskunveno".
Ke pruntvorto ofte estas asociata kun io grava, ne erarigu. (Eble "grava
kunveno"?)
Ke ne ekzistas preciza termino por "politika amaskunveno" ne gravas.
Estas pli grave, ke Esperanto restu internacia, kaj ne ekestu eraraj pruntoj de
"mitingo" pro limiganta difino.
Kompreneble multaj el ni probable opinias gxin evitinda neologismo.
Tamen, pardonu, mi jam preskaux povas auxdi "ni iros al la mitingo" en franca
akcento.
Joop