Russ skribis
> Nu jes, por mi "mitingo" sonas tiel ridinda kaj stulta kiel la
> (bedauxrinde fojfoje vidataj) "marketingo" kaj "bizneso".

Mi samopinias. :)


Sergio:
> El via mesaĝo mi ne sukcesis kompreni, KIUJN aliajn signifojn vi 
> celas.  Se vi volas pridiskuti iujn, donu ekzemplojn.

Jes, vi pravas. Mi parolis pri "mitingo" kiel "pruntvorto"... kaj pri eblaj 
miskomprenoj kiuj rilatas al "nacia" uzado de la angla vorto "meeting". Mi 
donas al vi ekzemplojn.

"Meeting di Comunione e Liberazione" (aŭ ankaŭ "Meeting di Rimini"):
estas certe "popolamasa"... kaj ne estas politika (tamen tio estas afero de 
vidpunktoj :) )... 

"Meeting dei capigruppo di Forza Italia":
estas certe politika... sed tute ne "popolamasa", ĉar ĝi estas kunveno de 
grup-estroj.

Por mi, "meeting", en internacia medio, kaj, en Esperanto, "mitingo" estas nur 
laŭmodaj vortoj. La danĝero estas transformi "laŭmodan vorton" en 
"herb-vorto", kiel okazis en Italio. :)


Do, finfine, mia pozicio estas meza.
Miaj demandoj estas:
ĉu "mitingo" estas ververe necesa?
ĉu mitingo estas uzebla nur en politika fako?
Kial la aŭtoro, kiu unue uzis la vorton "mitingo", uzis ĝin?

Memkompreneble, la vorto ekzistas, do, laŭ mia tute persona opinio pri 
vortaroj kaj pri ReVo, ĝi estas enmetenda... tamen... ĉu ĝi estas difinebla 
kiel "evitinda"?

-- 
Antonio

Rispondere a