--- On Wed, 3/18/09, Joop Eggen wrote:

> La origina angla meeting ja nur signifas renkontiĝo, kunveno.

Ĉiu el la lingvoj pruntintaj la anglan "meeting" ja havas sian hejman
vorton por "kunveno".  Evidente ili pruntis ĝin ne por ĉi tiu ĉie
disponebla signifo, sed por alia, kiu al tiuj lingvoj mankis.

Tial tutcerte la ĉefsignifo de la agla "meeting" ne estas la
internacia signifo, kaj estas speciala problemo por la anglalingvanoj
konscii, ke la esperanta "mitingo" estas koncepto pli speciala (kiun
ili mem eble preferus esprimi per "rally").

> Fakte ĝi estas moda "internacia" ĵargono; plej bone estus marki ĝin
> kiel modan "pruntvorton".

Ĝi estas speciala politika realaĵo, kiu bezonas apartan vorton.  Ne
ĉiam la socio estas en perturba stato kiam la mitingoj abundas; tamen
sporade tio okazas, kaj la lingvo bezonas vorton por tio.  Interalie,
en la komenco de la 20a jc, kun multaj revolucioj, la mitingoj estis
fenomeno ĉiutaga.  Nun ili okazas malpli ofte -- almenaŭ en la
prosperaj landoj -- sed tio povas facile ŝanĝiĝi.

Ne temas pri modo, temas pri politika temperaturo de la socio.

La difino en PIV2: "granda politika kunveno" estas fuŝa kaj maltaŭga.
Kongreso de politika partio kutime estas "granda politika kunveno" --
sed ĝi ne estas mitingo.  Ĝenerala asembleo de UN estas kaj granda kaj
amasa kaj politika kunveno -- sed ĝi ne estas mitingo.  Mitingo estas
ne simple "amasa", ĝi estas "popolamasa".

> Kiom longe tiaj specialigitaj uzoj postvivos estas demandinda.

Kiom longe postvivos revolucioj kaj publikaj protestoj kaj publikaj
manifestacioj?  "Mitingo" estas fenomeno tre simila al politika
manifestacio, kun la sola diferenco ke en mitingo oni kutime ne iras
sed staras.  Ofte politika partio povas heziti pri la formo, ĉu
okazigi mitingon aŭ manifestacion.  Ĉu ankaŭ "manifestacio" ŝajnas al
vi formortonta vorto?

> Menciinda estas la origina signifo, ĉar mitingo ankaŭ uzeblas por la
> aliaj anglaj signifoj.

Ĝi eble estas menciinda en rimarkigo, por averti ke ĝi NE estas uzebla
en la aliaj sencoj de sia angla etimo.  Samkiel "pontifiko" normale ne
signifas "pontokonstruisto", malgraŭ la latina etimo de tiu
pagandevena titolo.

-- 
Sergio
































      

Rispondere a