Mi intencis interveni, sed konstatas ke esencaj aferoj estas jam diritaj: nome 
ke la signifo de "meeting" en la angla estas por ni tute indiferenta, kaj ke la 
vorto estas tute klasike uzata en Esperanto, minimume ekde "Metropoliteno" de 
Varankin. (Estas alia demando ke tiu romano, pro la konataj kialoj, dum longaj 
jardekoj ne povis influi la cxeffluan lingvouzon.)

Sed gxuste tiuj du elementoj estas memorindaj dum similaj diskutoj:
- oni ne lasu sin (tro) influi de la sencoj kiujn la koncerna, aux simila, 
vorto havas en la lingvoj origina kaj aliaj;
- oni konu la jaman uzon de la vorto tra la historio de nia ricxa beletro.

amike
Istvan Ertl


Rispondere a