Sergio:
Tamen ambaŭ ekzemploj estas itallingvaj.
Efektive italaj ekzemploj ne estas bonaj ekzemploj, ĉar en Italujo
"meeting" havas ĉiajn signifojn sed ne la solan validan en Esperanto pri
politika amas-kunveno.
El bona reta vortaro itala (De mauro/Paravia) jen la signifo de meeting:
1 scienca kunveno, renkontiĝo kaj similaj: ekzemplo: /mitingo de
profesoroj///
2 sporta kunveno, renkontiĝo: /atletika mitingo, boksa mitingo///
3 pri ĉevalkurado: pluraj sinsekvaj tagoj de ĉevalkonkursoj
En la okazo de la "mitingo de Comunione e Liberazione" la vorto simple
signifas "kunveno", "kongreso".
Por politikaj amas-kunvenoj oni prefere diras en la itala "manifestazione".
Amike
Renato