Sebastiano: > > Ah, Vi estas tre sprita nun :) > Tute ne, mi simple estas fundamentisto kaj (ĉefe) simplisto. > > Antikva Italujo estas ja Romio (vidu -io, ne Romujo?). > Laŭ mi, en Esperanto, Italujo estas la lando, en kiu mi vivas nun. Romio estas invento de tro fantaziaj esperantistoj. La urbo havis la nomon Roma/Romo, kaj la imperio estis la roma imperio/imperio de Romo. Tion, cetere, oni diras eĉ en la angla kaj verŝajne en la ĉina. > > Kaj antikva Grekujo ..., hmm Helenujo? Estas ja helena civilizo (nu, > tio iom malfacilas cxar ne estis unu sxtato (kaj cxu unu lando?). > La nunaj grekaj esperantistoj foje postulas ke oni nomu la NUNAN landon "Helenujo". Ilia asocio ja estas la Helena Esperanto-Asocio.
Helena/greka civilizo aŭ helena/greka mondo povas funkcii por la antikva parto de la mondo en kiu oni parolis la grekan/helenan. > > Skribante pri antikvaj Poloj (cxe Polujo) mi celis tribon pole: > "Polanie" (mi nenie trovis tradukon - lauxvorte tio estus "kampanoj"), > ne esprimon de nemoda uzo de -ujo kontraux lauxmoda -io. > Mi volonte legos vian tekston, ĉar mi scias nenion pri Polanie. Kie ĝi troveblas? amike Renato
