--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote: > > Sebastiano: > > > > Fakte -io estas malpli konfuziga (pardonu Renato :), krom distingo > > inter lando kaj sxtato, cxar ne permesas kreadi diverspecajn > > apartigojn - estas limigita por geografio. > > > Mi pardonas vin, sed pretiÄu por respondi al Sankta Petro. Li estas tre > pli fundamentisma ol mi. > > Pri tio, ke -io estas malpli konfuziga, oni rajtas havi seriozajn > dubojn, Äar tio estas io, kio troviÄas en filozofio, la lando de la > filozofoj, se Italio estas la landoj de la italoj.
estas al mi nekredeble ke la -io/-ujo debato revenas pli regule ol pluvo en Roterdamo. Por mi estas fekegale cxu mi logxas en Luksemburgio aux Luksemburgujo, dum mi rajtas havi ian finajxon. (La Akademo ial jxus rekomendis ke mia logxlando ne havu finajxon. Vengxe, mi ekde nun rekomendos forpreni la -ion de Akademio.) Sincere kaj serioze, min pli gxenas ekz. fajfado kaj konfuzo pri transitiveco (kiel ekz. "konfuziga" en la supra mesagxo anst. "konfuzanta" aux "konfuziva") kaj mil aliaj lingvaj peketoj ol interesas la ata/ita-eca mensmilito cxirkaux landonomoj. amike Istvan Ertl
