Sergio skribis:
>Car ujoj neprigas etnecon, mi emas uzi ujojn kiam temas pri la tuta
teritorio de la koncerna etno, sendepende je la stataj limoj.
Tiasence Kurdujo au Albanujo situas en teritorioj de pluraj regnoj.
Sajnas ke la hungara lingvo simile posedas apartajn vortojn por
distingi inter la limigita regno "Hungario" kaj la pli vasta teritorio
kie logas hungaroj (kaj tio, lau mi, estus "Hungarujo").<

Ujoj ne neprigas (chu vi trovas tian regulon au absolutan uzon?), sed, mi 
koncedas, sugestas etnecon. Pro la fakta uzo.
En okazo de Hungario Hungarujo ne signifas etnujon, kaj mi kredas, ankau ne che 
Albanujo. Mi nenie renkontis tian uzon. Che Kurdujo eble jes. Mi ghojus pri tia 
distingo.

Jozefo Horvath

Rispondere a