---- 5/15/09, Renato:

[...]

> Alivorte vi volas uzi ujo-n por ĉio, krom por la signifo plej kutima
> en Espernato: turkoj loĝas en Turkujo.

Aĥ, Renato, se vi scius, kion por la turkoj signifas "turko" kaj
"Turkujo"!  Ili ja intence ŝanĝis la specifan vorton "osmano" kaj la
lingvoj "osmanli" je la vorto "türk" kiu respondas al la pli ĝenerala
tjurko.  Estas kiel se la rusoj eknomus sin "slavoj" kaj anstataŭ
"Rusujo" ekuzis "Slavujo" (kun la pretendoj reprezenti ĉiujn slavojn).
Aŭ kiel se la germanoj identigus sin kun la ĝermanoj.

Kompreneble por la turkoj la vera "Turkujo" estas ĉiom da landoj kie
loĝas tjurkoj, ekde Istanbulo ĝis Jakucko en la Nordorienta Siberio.

Fakte, la trasiro de "Persio" al "Irano" estas simila: "Ajr/on" estas
la tuta ujo de ajr-oj (= arjoj); t.e. "Irano" proprasence signifas
"Arjujo".

--
Sergio

Rispondere a