Je 5/15/09, Sebastian: [Laszlo:] >>> Por mia lingvosento Grekujo signifas la antikvan, historian landon, >>> kaj Grekio la nunan, modernan. Same mi asocias Egiptujon kun >>> la antikva lando de faraonoj kaj Egiption kun la nuntempa mondo...
Mi iom alie emas distingi ujojn disde i-landoj: Ĉar ujoj neprigas etnecon, mi emas uzi ujojn kiam temas pri la tuta teritorio de la koncerna etno, sendepende je la ŝtataj limoj. Tiasence Kurdujo aŭ Albanujo situas en teritorioj de pluraj regnoj. Ŝajnas ke la hungara lingvo simile posedas apartajn vortojn por distingi inter la limigita regno "Hungario" kaj la pli vasta teritorio kie loĝas hungaroj (kaj tio, laŭ mi, estus "Hungarujo"). > Renato: >> Kio estas Italujo, laux vi? > Ah, Vi estas tre sprita nun :) > Antikva Italujo estas ja Romio (vidu -io, ne Romujo?). Ĝis la epoko de Garibaldi Italujo efektive ne estis regno, sed la tuta aro da regnoj kaj provincoj kiel loĝis italoj. Aliflanke, en Romio estis la duoninsulo "Italio", malpli granda ol la nuna regno. [...] > Skribante pri antikvaj Poloj (cxe Polujo) mi celis tribon pole: > "Polanie" (mi nenie trovis tradukon - lauxvorte tio estus > "kampanoj"), ne esprimon de nemoda uzo de -ujo kontraux lauxmoda > -io. Ankaŭ la prauloj de la ukrajnoj estis "polane" -- kontraste al la prauloj de la bjelarusoj, kiuj grandaparte estis "arbaranoj" (drevlane, de "drevo" = "arbo"; ni lasu flanke la kriviĉojn). Simile, ne ĉiuj prapoloj estis "polane", samkiel ĉe la bjelarusoj inter ili estis "arbaranoj" (Lachy, de las, samkiel la rusa "leŝyj" = "arbara koboldo"). Cetere, en la praslava lingvo "kampo" signifis ankaŭ "stepo" -- "La Granda Kampo" de la malnovrusaj tekstoj (Поле великое). Por mi "Polujo" iom similus al Polska + Polonia. -- Sergio
