Je 5/15/09, Sebastian:
>> Sergio:

[...]

>> Por mi "Polujo" iom similus al Polska + Polonia.

> Tiun parton mi ecx ne volis tusxi.

> Se oni konsiderus, ke la ujo de cxiuj, kiuj sentas sin Poloj estu
> Polujo, oni nomu la tutan mondon Polujo (same Kurdujo, Rusujo,
> Britujo, ktp.).

Sed tia ujo ne nepre estas nacia ŝtato, kun armeo, polico ktp.  Ĝi
povas esti pure spirita regno, kiel Kristanujo (germane Christentum),
Islamujo, Slavujo (Slaventum), Esperantujo.  Ankaŭ "Polonia" usona ktp
ne estas io timinda aŭ fia.

> Kvankam la distingo inter sxtato kaj lando ekzistas vere nur per ia
> internacia konsento pri sxtatlimoj, gxi jam faras konfuzojn cxar
> kelkaj konsentas dum aliaj ne ... . Cxu tiam la sxtato _kvazaux_
> ekzistas kaj _preskaux_ havas nomon?

"Lando" estas io alia ol regno.  Siberio ne estas regno, sed ĝi estas
lando.  Balkanio ne estas regno, sed ĝi estas lando -- kaj laŭ la
fizika geografio, kaj laŭ la moroj de la popoloj kiuj loĝas tie.
Simile pri Kaŭkazio aŭ Skandinavio.

Ankaŭ popoloj povas doni apartan karakteron al lando.  Tio tamen ne
neprigas ke ilia komuneco manifestiĝu en ŝtata organizo kun
administraj aŭ regnaj limoj.

> Se oni aldonu al tiu konfuzo malemon nomi sxtaton
> ekz. Grekujo/Helenujo kaj krome finajxojn -io/-ujo, tiam cxio
> farigxas tro komplika.

Kompreneble la unueca uzo de la sufikso -i multe simpligus la aferon.
Tamen ni ja havas la fundamentan signifon de -uj por indiki etne
difinitan landon (ne nepre regnon).  Kaj kiam ekzistas sinonimoj, ili
neeviteble komencas apartiĝi kaj specialiĝi.  Mi indikis vojon kiu
povas doni utilan uzon al la arkaika signifo de -um.  Ĝi estas sufiĉe
periferia signifo -- sed tio bone konvenas al la nuna periferia
statuso de la landonoma -uj en nia lingvo.

Mi opinias ke estus utila evoluigi -uj laŭ la sencoj de la germana
-tum (aŭ de la angla -dom):

1. "Spirita" regno, kiel Esperantujo aŭ Kristanujo (Christentum,
Christendom).

2. Administra unuo nomita laŭ sia estro: prefektujo (!= prefektejo),
episkopujo (!= episkopejo), dukujo (Herzogtum), princujo (Fürstentum),
reĝujo (kingdom), emirujo, ĥalifujo ktp.

[...]

--
Sergio

Rispondere a