> Sergio:

> "Lando" estas io alia ol regno.  Siberio ne estas regno, sed ĝi estas
> lando.  Balkanio ne estas regno, sed ĝi estas lando -- kaj laŭ la
> fizika geografio, kaj laŭ la moroj de la popoloj kiuj loĝas tie.
> Simile pri KaÅ­kazio aÅ­ Skandinavio.

Balkanio tutcerte ne estas kohera nacie, do eble tiu ekzemplo ne tauxgas. Gxi 
estas iel distingebla regiono geografia sed eble ne nacia.

> AnkaÅ­ popoloj povas doni apartan karakteron al lando.  Tio tamen ne
> neprigas ke ilia komuneco manifestiĝu en ŝtata organizo kun
> administraj aÅ­ regnaj limoj.

Certe vi pravas. Sed iel dirante pri lando oni cxiam iel pensas pri regno (eble 
iama, ecx antikva, sed tamen pri "sxtato").

> Mi opinias ke estus utila evoluigi -uj laÅ­ la sencoj de la germana
> -tum (aÅ­ de la angla -dom):
> 
> 1. "Spirita" regno, kiel Esperantujo aÅ­ Kristanujo (Christentum,
> Christendom).
> 
> 2. Administra unuo nomita laÅ­ sia estro: prefektujo (!= prefektejo),
> episkopujo (!= episkopejo), dukujo (Herzogtum), princujo (Fürstentum),
> reĝujo (kingdom), emirujo, ĥalifujo ktp.

Laux mi tio tro gxeneraligas uzon de la finajxo.

Ja oni povas klare indiki ke temas pri LANDO de regxo uzante regxlando. Simile 
duklando, emirlando.
Sed jam ne Kristanlando (krom eble figura senco, ekz. ke iu geografia regiono 
estas enlogxata de kristanoj kaj cxiuj cxirkauxaj - ekz. de islamanoj.

Mi ankaux dubas cxu -uj estas bona solvo por esprimi aron. Ja, laux vi, 
Kristanujo estas vere kristanaro, cxu? Polujo - fakte polanaro (aro de homoj 
konsiderataj sin anoj de pola nacio).

Fakte -io estas malpli konfuziga (pardonu Renato :), krom distingo inter lando 
kaj sxtato, cxar ne permesas kreadi diverspecajn apartigojn - estas limigita 
por geografio.

Amikuje

--
Sebastiano

Rispondere a