Je 5/15/09, Sebastiano: >> Sergio: [...]
>> 2. Administra unuo nomita laŭ sia estro: prefektujo (!= prefektejo), >> episkopujo (!= episkopejo), dukujo (Herzogtum), princujo (Fürstentum), >> reĝujo (kingdom), emirujo, ĥalifujo ktp. > Laux mi tio tro gxeneraligas uzon de la finajxo. Tiu signifo estas en la PIV-oj. Kaj trovas ĝin utila: oni ja bezonas tian sistemon por la administraj unuoj. > Ja oni povas klare indiki ke temas pri LANDO de regxo uzante > regxlando. Simile duklando, emirlando. "Graflando" sonas iom stulte: normale temas pri negranda unuo. "Emirlando" estas egale stulta, la partoj de "la Unuiĝintaj Emirujoj" respondas al la eŭropaj kantonoj, ne temas pri "landoj". "Prefektlando"? "Episkoplando"? (La romkatolikoj parolas pri "diocezoj"; jen mallogika kromradiko, cetere mise uzita: en Romio diocezo estis grandega administra unuo, kovranta plurajn provincojn -- en iuj diocezoj estis deko da ili). La ortodoksa eklezio pli racie parolas pri "eparĥioj" -- kial Esperanto estu pli mallogika ol la rusa aŭ greka? Aliflanke, "ĥalifujo" certe estas multe pli unu lando -- ĝi estas granda landaro. Modelon por tia dehoma maniero nomi landon donas la esperanta "Patrujo". > Sed jam ne Kristanlando (krom eble figura senco, ekz. ke iu > geografia regiono estas enlogxata de kristanoj kaj cxiuj cxirkauxaj > - ekz. de islamanoj. > Mi ankaux dubas cxu -uj estas bona solvo por esprimi aron. Ja, laux > vi, Kristanujo estas vere kristanaro, cxu? Ne. Pli ol tio. Ĝi estas la kvazaŭa regno de la kristanoj. Ĝi implicas iujn instituciojn kaj valorojn. Tio estas pli vasta nocio ol la Eklezio. Ĝi estas "la kristana mondo", kun ties literaturo, kulturo, tradicioj, relikvoj, eminentuloj ... Ekz-e multaj partoj de la kristana kulturo estas ekster la Eklezio -- sed jes ja en la Kristanujo. Ne ĉiu kristana eminentulo estas ekleziulo. > Polujo - fakte polanaro (aro de homoj konsiderataj sin anoj de pola > nacio). Ne nur. Ankaŭ la artefaktoj de la pola kulturo estas parto de Polujo, diversaj aranĝoj, iuj institucioj (eĉ se nur privataj aŭ pure kulturaj). Samkiel UEA kaj UK-oj, ReVo, s.c.e., la esperantlingva gazetaro, bibliotekoj kaj muzeoj estas partoj de Esperantujo, sed ne de la esperantistaro. -- Sergio
