Saluton,
mi ne komprenas kial oni kreis la radikon "ŝerp_" por nomi la nepalan 
popolon, precize la ŝerpaojn.
Kial la radiko ne estas "ŝerpa-"?

Mi kontrolis en la vikipedia ke internacie la vorto estas sufiĉe uzita 
kaj sonas "ŝerpa" kaj ne "ŝerp". Alia argumento por la radiko "ŝerpa-" 
estas ke ŝerpoj estas tro konfuzebla kun "serpoj" kaj voĉe kaj skribe.

Pro tiuj argumentoj mi demandas ĉu ne estus pli bone difini "ŝerpa-" 
anstataŭ "ŝerp-".
Mireja

Rispondere a