>> 1- Por eviti konfuzon kun "serpoj". Jam estas tro da vortoj en la lingvo
>> kiuj tro proksimas (sone kaj skribe) unu de la alia kiel ekzemple:
>> "muso" kaj "muŝo", serĉo kaj ŝerco kaj tiel plu...

>> 2- Por ne rompi kun la internacieco de la jam sufiĉe konata vorto.
>> Mi klare aŭdis "ŝerpa" en la versioj germana kaj franca de filmo pri la
>> ŝerpaoj, publikigita en ARTE-TV.

> http://plus7.arte.tv/fr/detailPage/1697660,CmC=2621670,scheduleId=2581338.html
>  
> <http://plus7.arte.tv/fr/detailPage/1697660,CmC=2621670,scheduleId=2581338.html>

> http://plus7.arte.tv/de/detailPage/1697660,CmC=2621690,scheduleId=2596182.html
>  
> <http://plus7.arte.tv/de/detailPage/1697660,CmC=2621690,scheduleId=2596182.html>
>> Mi kontrolis ke en amaso da landoj oni diras kun a-finaĵo.
>> Vidu ĉe
>> http://it.wikipedia.org/wiki/Sherpa <http://it.wikipedia.org/wiki/Sherpa>
>> kaj el la paĝo rigardu en la aliaj lingvoj.

>> 3- Por ne rompi kun la etimologio de la vorto kiu ŝajne devenas de du
>> vortoj en la nepala: la vorto "oriento" (sher/shar) kaj la vorto
>> "popolo" (pa) mi opinias ke ankaŭ en la lingvo Esperanto oni devas
>> konservi ŝer kaj pa kaj ne ŝanĝi al ŝerp_.

 > russ:
> Bonaj argumentoj por kiel DEVAS esti. La demando estas kia ESTAS
> gxisnuna uzado - cxar TION priskribas vortaro, cxu ne?

Jes. Ĝisnuna uzado ĉe Esperantistoj apenaŭ pravigas ke oni kreu novan 
radikon en la vortaro ReVo. Male la vorto estas internacie konata kaj 
post atenta observo en la aliaj lingvoj ŝajnas ke "sherpa/ŝerpa" estas 
sufiĉe uzata.

Por kelkaj vortoj ĉu oni atendu ke Esperantistoj uzos ilin?
Aŭ ĉu oni sekvu Zamenhofon kiu skribis en la regulo 15:
-=-=-=-
15. Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des langues ont 
empruntés à la même source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent 
seulement l'orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue. 
Mais quand, dans une catégorie, plusieurs mots différents dérivent de la 
même racine, il vaut mieux n'employer que le mot fondamental, sans 
altération, et former les autres d'après les règles de la langue 
internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ― tragedi'a.
-=-=-=-
En la ekzemplo la radiko ne estas "traged-" sed "tragedi-"
Same devas esti por ŝerpa/sherpa, ke la radiko estu "ŝerpa-" kaj ne "ŝerp-"

> (Kaj mi ne scias la respondon al tiu demando, do mi ne celis implici
> ke vi malpravas, nur ke tiaj argumentoj ne sxajnas rekte rilati al
> tio, kio estu en la vortaro.)

Ja, bona demando: kio estu en la vortaro?
Mireja

Rispondere a