>> Mireille: >> Saĝeco kaj respektemo estus ke oni demandu mem al la koncernatuloj kiel >> ili volas ke oni nomus ilin en Esperanto. Sed tio ĉi estas alia demando >> :-). Kiu Esperantisto povus meti la demandon?
> Renato: > Eble la nepalaj esperantistoj estus la plej proksimaj. Mi ĵus kontrolis en mia jarlibro ke estas Nepalaj Esperantistoj, ĉiuj en Kathmandu. Estus interese ke ili demandu al kelkaj ŝerpaoj, loĝantaj en la montaro (do al la ŝerpaoj je la senco etna) kiel ili preferas ke oni ilin nomu en nia kara lingvo. Amiko nia trekis lastaŭtune en la valo Khumbu, mi ne scias ĉu li denove vojaĝos al tiu regiono, li ne estas esperantisto. Tamen se li denove vizitos en tiu valo mi petos de li ke li metu la demandon al loka nepalano de tiu etno. Mireja
