[email protected] wrote:

> Por kelkaj vortoj ĉu oni atendu ke Esperantistoj uzos ilin?
> Aŭ ĉu oni sekvu Zamenhofon kiu skribis en la regulo 15:
> -=-=-=-
> 15. Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des langues ont
> empruntés à la même source, ne changent pas en Esperanto. Ils prennent
> seulement l'orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue.
> Mais quand, dans une catégorie, plusieurs mots différents dérivent de la
> même racine, il vaut mieux n'employer que le mot fondamental, sans
> altération, et former les autres d'après les règles de la langue
> internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ― tragedi'a.
> -=-=-=-
> En la ekzemplo la radiko ne estas "traged-" sed "tragedi-"
> Same devas esti por ŝerpa/sherpa, ke la radiko estu "ŝerpa-" kaj ne "ŝerp-"

Laŭ mi, tiu fina ekzemplo temas ne pri preno de radikoj, sed pri 
vortfarado kun prenitaj radikoj; t.e., la ekzemplo ne diras "prenu la 
radikon kun ĝia fina vokalo", sed "prenu la radikon nur unufoje, kaj 
kreu aliajn formojn el tiu sama radiko". En la aliaj lingvoj de la 
Fundamento, la ekzemplo estas teatr/, kvankam en pluraj lingvoj 
(inkluzive la plejparto de la latinidaj lingvoj), la vorto ja finiĝas je 
vokalo.

Mi fakte estas kontraŭ la reteno de lastaj vokaloj en tiaj internaciaj, 
krom se la vokalo portas la akcento (en tiuj lingvoj kie la akcento 
estas ŝanĝebla; en la franca la lasta vokalo ĉiam portas la akcenton kaj 
en la pola preskaŭ ĉiam la antaŭlasta). En la angla elparolo, la akcento 
estas ŝErpa, ne ŝerpA.

Sed super mia persona prefero, mi akordas kun Russ - ReVo devas speguli 
efektivan uzon. Guglo montras ĉirkaŭ 100 uzojn de "ŝerpo" kaj nur unu de 
"ŝerpao". (Kaj tiu unu estas mesaĝo de Mireja al soc.culture.esperanto.) 
Do en reta uzo, "ŝerpo" gajnas. Pri parola uzo, mi ne scias. Mi mem 
neniam parolis (aŭ eĉ pensis) pri ŝerpoj en Esperanto antaŭ tiu diskuto.

Rispondere a