>> Mireja: >> Mi kontrolis en la vikipedia ke internacie la vorto estas sufiĉe uzita >> kaj sonas "ŝerpa" kaj ne "ŝerp".
> Jurij: > Se en la originala lingvo akcento staras sur la unua silabo (almenaux > tiel estas en la rusa), do estas preferinde uzi "sxErpo", sed ne > "sxerpAo". Ĉi tiu estas bona argumento same kiel la miaj estas bonaj. Sed kiel scii kie estas la akcento en vorto dusilaba probable malsame prononcata, dependa de la naciaj lingvoj? Saĝeco kaj respektemo estus ke oni demandu mem al la koncernatuloj kiel ili volas ke oni nomus ilin en Esperanto. Sed tio ĉi estas alia demando :-). Kiu Esperantisto povus meti la demandon? Mireja
