2009/5/18 [email protected] <[email protected]>: > 1- Por eviti konfuzon kun "serpoj". Jam estas tro da vortoj en la lingvo > kiuj tro proksimas (sone kaj skribe) unu de la alia kiel ekzemple: > "muso" kaj "muŝo", serĉo kaj ŝerco kaj tiel plu... > > 2- Por ne rompi kun la internacieco de la jam sufiĉe konata vorto. > Mi klare aŭdis "ŝerpa" en la versioj germana kaj franca de filmo pri la > ŝerpaoj, publikigita en ARTE-TV. > http://plus7.arte.tv/fr/detailPage/1697660,CmC=2621670,scheduleId=2581338.html > http://plus7.arte.tv/de/detailPage/1697660,CmC=2621690,scheduleId=2596182.html > Mi kontrolis ke en amaso da landoj oni diras kun a-finaĵo. > Vidu ĉe > http://it.wikipedia.org/wiki/Sherpa > kaj el la paĝo rigardu en la aliaj lingvoj. > > 3- Por ne rompi kun la etimologio de la vorto kiu ŝajne devenas de du > vortoj en la nepala: la vorto "oriento" (sher/shar) kaj la vorto > "popolo" (pa) mi opinias ke ankaŭ en la lingvo Esperanto oni devas > konservi ŝer kaj pa kaj ne ŝanĝi al ŝerp_.
Bonaj argumentoj por kiel DEVAS esti. La demando estas kia ESTAS gxisnuna uzado - cxar TION priskribas vortaro, cxu ne? (Kaj mi ne scias la respondon al tiu demando, do mi ne celis implici ke vi malpravas, nur ke tiaj argumentoj ne sxajnas rekte rilati al tio, kio estu en la vortaro.) amike russ
