>> Mireille: >> Kial la radiko ne estas "ŝerpa-"? > > Mi ĝenerale sekvas ĉi tiun principon: se la lasta vokalo de nacilingva > vorto ne estas akcentoporta, oni forigu ĝin favore al la finaĵo de > Esperanto.
> Renato: > Aliflanke en ĉiu konkreta okazo, oni konsideru ĉu tiu fina vokalo estas > grava kaj reteninda por aliaj kaŭzoj. > En ĉi tiu okazo, kion oni gajnus per konservado de la "a"? Bona demando. Mi nur parte jam respondis kaj nun detalas kial mi ege miris malkovri la radikon "ŝerp-" kaj ne la radikon "ŝerpa-". 1- Por eviti konfuzon kun "serpoj". Jam estas tro da vortoj en la lingvo kiuj tro proksimas (sone kaj skribe) unu de la alia kiel ekzemple: "muso" kaj "muŝo", serĉo kaj ŝerco kaj tiel plu... 2- Por ne rompi kun la internacieco de la jam sufiĉe konata vorto. Mi klare aŭdis "ŝerpa" en la versioj germana kaj franca de filmo pri la ŝerpaoj, publikigita en ARTE-TV. http://plus7.arte.tv/fr/detailPage/1697660,CmC=2621670,scheduleId=2581338.html http://plus7.arte.tv/de/detailPage/1697660,CmC=2621690,scheduleId=2596182.html Mi kontrolis ke en amaso da landoj oni diras kun a-finaĵo. Vidu ĉe http://it.wikipedia.org/wiki/Sherpa kaj el la paĝo rigardu en la aliaj lingvoj. 3- Por ne rompi kun la etimologio de la vorto kiu ŝajne devenas de du vortoj en la nepala: la vorto "oriento" (sher/shar) kaj la vorto "popolo" (pa) mi opinias ke ankaŭ en la lingvo Esperanto oni devas konservi ŝer kaj pa kaj ne ŝanĝi al ŝerp_. Mireja
