>> Kial la radiko ne estas "ŝerpa-"? >> > Mi ĝenerale sekvas ĉi tiun principon: se la lasta vokalo de nacilingva > vorto ne estas akcentoporta, oni forigu ĝin favore al la finaĵo de > Esperanto. > > Aliflanke en ĉiu konkreta okazo, oni konsideru ĉu tiu fina vokalo estas > grava kaj reteninda por aliaj kaŭzo. > > En ĉi tiu okazo, kion oni gajnus per konservado de la "a"? > > Amike > > Renato
Kion oni gajnus? Francaj oreloj rekonus ĝin pli facile! ;-) Mi komencis atenti pri tio post serio da prelegoj de eksakademiano Sylla Chaves pri esperantigo de brazilaĵoj. Kaj tiam mi ekkonsciis kial foje iuj "perfortaj" esperantigoj igis oksitonaj vortojn, kiuj ne estas tiaj en la originalo kaj kripliĝas en Esperanto, kiel HonduRAso, anstataŭ HonDUro, kaj Karakaso anstataŭ Karako. Se Zamenhof apartenus al franca "skolo", li ne rezistus porti al Esperanto "Moskvaon" anstataŭ Moskvo. Se tio ne estis laŭ la spirito de la lingvo. Kaj ni havus Panamaon anstataŭ Panamo kaj kolombianoj havus Bogotaon anstataŭ Bogoto. Mi scivolas pri loka prononco de la originala vorto por ŝerpo. En tiuj kiujn mi scipovas, la akcento estas sur la antaŭlasta, kiel "ŝerp-". Amike, =james=
