> James Rezende Piton: > Kion oni gajnus? Francaj oreloj rekonus ĝin pli facile! ;-) > > Mi komencis atenti pri tio post serio da prelegoj de > eksakademiano Sylla Chaves pri esperantigo de brazilaĵoj. > Kaj tiam mi ekkonsciis kial foje iuj "perfortaj" esperantigoj igis > oksitonaj vortojn, kiuj ne estas tiaj en la originalo kaj > kripliĝas en Esperanto, kiel HonduRAso, anstataŭ HonDUro, > kaj Karakaso anstataŭ Karako. > > Se Zamenhof apartenus al franca "skolo", li ne rezistus > porti al Esperanto "Moskvaon" anstataŭ Moskvo. Se tio > ne estis laŭ la spirito de la lingvo. Kaj ni havus > Panamaon anstataŭ Panamo kaj kolombianoj havus > Bogotaon anstataŭ Bogoto. > > Mi scivolas pri loka prononco de la originala vorto por > ŝerpo. En tiuj kiujn mi scipovas, la akcento estas sur la > antaŭlasta, kiel "ŝerp-".
Ho ve! Kial mi perdas mian tempon ĉi tie? Mi bedaŭras esti lanĉinta mian demandon. Ne ŝatas ricevi bastonan frapon kiel la vian Mireja
