de "plena vortaro de e-o" ni heredis artikolon terapio kaj apartajn artikolojn:
1 - elektroterapio, radioterapio
2 - galvanoterapio
3 - fitoterapio, fizioterapio, hidroterapio, seroterapio.

al mi sxajnas, ke la unuajn du ni povas prezenti kiel derivajxojn de terapio.  
cxu iu malkonsentas?

pri galvanoterapio la afero estas malpli klara al mi: cxu gxi samsencas aux ne 
kun elektroterapio?  cxu la artikoloj pri "galvanismo" kaj "galvana" suficxas 
por rigardi gxin derivajxo, kaj cetere cxu ankaux galvanismo siaflanke povus 
aperi kiel derivajxo de galvana (kun la sekvoj pri la akcepteblaj sencoj de 
-ismo)?

la vortoj de la tria grupo ne estas analizeblaj, do restu en apartaj artikoloj.

krome, kompreneble oni povas esplori pri sinonimigo de la lastaj kun pli klaraj 
kunmetoj kaj eventuale de cxiuj kun "kuraco"-derivajxoj.  ne tion mi momente 
celas cxi tie.  se vi ne povas deteni vin de tiu alia temo, bonvole kreu 
apartan fadenon por gxi.

jxeromo

Rispondere a